Ledo Vojo

Sekcion de la Ledo Vojo.

La Ledo Vojo (en angla: Ledo Road, el Ledo, malgranda vilaĝo en Asamo, Barato, al Kunmingo, Junano, Ĉinio) estis internacia konekto inter Hindio kaj Ĉinio, konstruita dum la Dua Mondmilito por permesi al Okcidentaj Aliancanoj por sendi liveraĵojn al Ĉinio, por helpi la militklopodojn kontraŭ Japana Imperio — kiel alternativo al la Birma Vojo, kiam tiu estis interrompita de la japanoj en 1942. Ĝi estis renomita Stilwell Road, laŭ Generalo Joseph Stilwell de la Usona Armeo, komence de 1945 laŭ sugesto de Ĉiang Kai-ŝek. Ĝi pasas tra la Birmaj urboj Shingbwiyang, Mjiĉina kaj Bhamo en la ŝtato Kaĉino.[1]

  1. Bhaumik, Subir (11a de aŭgusto 2009). "India not to reopen key WWII road". BBC News. alirita la 10an de februaro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search